Balázs Wacha
From Wikipedia, the free encyclopedia
WACHA Balázs, ankaŭ konata en Esperanto kiel Blazio VAHA (naskiĝis 1948) estas hungara Esperantisto. Wacha naskiĝis en urbo Győr. Aŭtoro de grava originala romano Adolesko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Balázs Wacha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1948 (1948-10-03) (75-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | hungara • Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Schiller |
Parencoj | Imre Wacha |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto |
Fermi
Studis filologiojn hungaran, rusan, Esperantan (1968-1973). Ĝis 1981 instruadis la rusan, ekde 1981 esploras historion de la hungara lingvo. La romanon Adolesko li finverkis en 1976, por la konkurso R. Schwartz. Ĝi aperis en 1987. Verkis artikolojn pri tempo kaj aspekto en Esperanto, pri vortospecoj, pri lingvopolitiko. Kun la edzino Judit Schiller li havas tri infanojn denaske Esperanto-parolantajn.