Baleto
ĝenro de teatra muzika danco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baleto, kelkfoje kaj iam ankaŭ baledo, (de la itala vorto balletto, la diminutivo de ballo = "danco") estas teatra danco kun muziko kaj mimiko, sen paroloj. Tiu, kiu gvidas la provadon kaj plenumadon de baleto, nomiĝas baletomastro aŭ koreografo.
Rapidaj faktoj teatra ĝenro • speco de danco • teatra ĝenro, sceneja dancado • teatra arto ...
Baleto | |
---|---|
teatra ĝenro • speco de danco • teatra ĝenro | |
sceneja dancado • teatra arto | |
Fakoj | |
pit orchestra | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi
La primabalerino estas tiu baletistino, kiu okupas la unuan pozicion en la baleta teatro kiel la ĉefa solisto de la trupo, prezentante la ĉefajn partojn en prezentadoj. Oficiale la titolo estas aljuĝita al la plej rimarkinda soldancistino, kiu estis escepte talenta, laŭlitere absoluta unua baletistino. La titolo tre malofte estas utiligita hodiaŭ kaj lastatempaj uzoj tipe estis simbolaj, aŭ en rekono de prestiĝa internacia kariero.