![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Sultan_Amir_Ahmad_Bathhouse1.jpg/640px-Sultan_Amir_Ahmad_Bathhouse1.jpg&w=640&q=50)
Banejo de Sultano Amir Ahmad
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Banejo de Sultano Amir Ahmad (perse حمام سلطان امیر احمد: , Hammam-e Soltan Amir Ahmad), ankaŭ konata kiel la Banejo de Gasemi, estas tradicia irana publika banejo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita en la 16a jarcento, dum la Safavida epoko; tamen, la banejo estis difektita en 1778 rezulte de tertremo kaj estis renovigita dum la gaĝara epoko. La banejo estas nomita laŭ Imamido (emamzade) Sultano Amir Ahmad, kies maŭzoleo estas proksime.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Sultan_Amir_Ahmad_Bathhouse1.jpg/640px-Sultan_Amir_Ahmad_Bathhouse1.jpg)