From Wikipedia, the free encyclopedia
La barba irido (Iris-Barbata-Hybrida, Iris × conglomerata L.F.HEND.) estas kultura formo el pluraj specioj de la genro Irido (Iris). Ĝi ekestis el la kruciĝo inter Iris pallida kaj Iris variegata (ambaŭ diploidaj) kaj pluraj tetraploidaj, aziaj iridoj.
La barba irido estas multjara herba planto, kiu havas rizomon. La floro konsistas el tri pendantaj petaloj, kiuj havas randojn similajn al barboj. La aliaj tri petaloj estas starantaj.
Ekde la mezepoko ekzistas jam kruciĝoj el Iris pallida kaj Iris variegata (Germana irido, Iris × germanica). El ambaŭ diploidaj specioj ekestas dum la jaroj la tetraploida selekto.
Fine de la 19a jarcento la angla kuracisto Michael Foster (1836–1907) krucigis en sia ĝardeno Nine Wells apud Cambridge Iris pallida kaj Iris variegata kun la tetraploidaj aziaj specioj, inter ili Iris cypriana, Iris trojana kaj Iris macrantha el Turkujo, Iris kaschmiriana, Iris cengialti kaj Iris mesopotamica. Ankaŭ inter la aziaj plantoj, kiujn Foster uzis verŝajne estis malnovaj kulturaj hibridoj.
La novaj hibridoj havis pli grandajn petalojn, pli da koloroj kaj pli dikajn tigojn. ‘Catharina’, kruciĝo inter Iris pallida kaj Iris cypriana estis enkondukita en 1909. Ĝi ricevis la nomon de la lasta reĝino de Kipro, Katerina Kornaro. La malhelblua kultivaro ‘Crusader’ kun intensa odoro estas ankaŭ Iris-Cypriana-Hibrido. ‘Amas’ estas kruciĝo inter Amasja kiu estas trovita en Turkujo 1885 kun Iris pallida x variegata. Precipe George Yeld plubredis tiun linion.
En Francujo estis precipe la familia firmao Vilmorin, Andrieux et Cie aktiva en la bredado de la barba irido. Ili komencis vendi la duploidan kultivaron ‘Caprice’ ekde 1898, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ. Ankaŭ ‘Isoline’ estas diploida. ‘Tamerlan’ estis la unua tetraploida kultivaro. La fama ‘Oriflamme’ el la jaro 1904 ankoraŭ nur estas en herbarioj. La 1910 enkondukita hibrido ‘Alcazar’ intertempe kreskas sovaĝe en la Pariza regiono. ‘Ambassadeur’ (1920) estis unu el la plej sukcesaj bredaĵoj.
Ferdinand Cayeux bredis 1938 la varion de irido ‘Louvois’ kun malhelruĝaj pendantaj folioj, rozroloraj starantaj florfolioj kaj brilanta flava barbo.
La angla artisto Cedric Morris (1889–1982) bredis ‘Storrington’ kaj ‘Benton Ankaret’ kun rozkoloraj starantaj florfolioj.
Ankaŭ en Usono ekzistas tre aktivaj bredistoj.
Ekde la 1960-aj jaroj estis breditaj plejparte ruŝitaj varioj kun tre grandaj floroj (vidu la supran bildon).
Oni dividas la kultivarojn de irido laŭ la kreskoalton. Klasika estas la engrupigo en la tri grupoj „Barbata-Nana“-grupo, „Barbata-Media-grupo kaj „Barbata-Elatior”-grupo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.