Barcelona Konvencio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barcelona Konvencio celas protekti la Mediteranean Maron kontraŭ akvopoluado. Ĝi estis renovigita kaj fariĝis en junio 1995 traktato pri protektado de la mara medio kaj la marbordoj de la Mediteraneo .
Ĉi tiu Konvencio donas la juran kaj leĝan kadron por la efektivigo de la Mediteranea Agadplano (MAP) adoptita en 1975, kies ĉefa celo estas protekti la medion de la Mediteranea Baseno .