From Wikipedia, the free encyclopedia
Barcience estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Barcience | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45525 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Manuel Santos Carvallo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 671 (2011) | ||
Loĝdenso | 35,35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 4° 14′ U (mapo)39.983055555556-4.2338888888889 [+] | ||
Alto | 513 m [+] | ||
Areo | 18,98 km² (1 898 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barcience [+] | |||
Eble la termino "Barcience" estas rilata al "barcinal" aŭ "barcia", kiu signifas grandan pakon el pajlo. Oni indikas ankaŭ ke eble devenas el termino kelta de "barcia".
La loĝantoj nomiĝas Barcienzanos. La censita populacio en 2011 estis de 671 loĝantoj kaj la denseco estas de 35,35 loĝ/km².
Barcience estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 513 m; je 24 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18.98 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′59″ N 4°14′2″ Ok.
La municipo troviĝas situanta sur valo kie hegemonias ĉirkaŭaj altejoj, en la komarko de Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Novés, Huecas, Rielves, Gerindote kaj Torrijos, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Estas restaĵoj de la neolitiko. Eble keltoj fondis la fruan setliĝon. Poste romianoj romianigis la lokon.
En 1259 ĝi estis domaro de Toledo, kun plantejoj de vitoj. En 1283 oni mencias denove Barcience, kie havis posedaĵojn filo de la fama urbestro de Toledo, Esteban Illán. En la 13a jarcento ĝi estis propraĵo de la superulo de Uclés, de la ordeno de Santiago. La infanto Henriko, superulo de tiu Ordeno, donis tiun vilaĝon en 1421 al Alfonso Tenorio, superulo de Cazorla. Meze de la 15a jarcento, Henriko la 4-a donis al la familio Silva la graflandon Cifuentes kun ties posedaĵoj, inter kiuj Barcience.
Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, post la Hispana transiro al demokratio estis urbestro de la vilaĝo ĉiam ano de la socialisma partio PSOE.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.