Barrancos
municipo en Portugalio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Barrancos estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 1 438 loĝantoj (2021).
Barrancos | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 834 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 8′ N, 6° 59′ U (mapo)38.130733333333-6.9761027777778 [+] | ||
Alto | 327 m [+] | ||
Areo | 168,42 km² (16 842 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barrancos [+] | |||
Ĝi ne estas subdividita en fregezioj kaj ĝi estas unu de nur ses municipoj en Portugalio formita per ununura freguesia, kaj ĝi estas la malplej loĝata en kontinenta Portugalio kaj la tria malplej loĝata en la lando.
La municipo limas en la nordo kaj oriento kun la hispanaj municipoj Oliva de la Frontera kaj Valencia del Mombuey (provinco Badajoz) kaj Encinasola (provinco Huelva, sude kaj okcidente kun la municipo Moura kaj nordokcidente kun la municipo Mourão. Barrancos distas 110 km de la distrikta ĉefurbo Beja kaj same disde la urbo Évora.
Barrancos tenas grandajn kulturajn ligilojn kun la najbara Hispanio, ĉar Encinasola distas de Barrancos apenaŭ 9 km, dum la portugala loĝloko plej proksima (nome Santo Aleixo da Restauração) estas je 21 km. La plej evidentaj montroj de tiu kultura parenceco estas la loka dialekto (nuntempe instruita en la loka lernejo), nome barranquenho [baranKEnjo], kaj la survivado de taŭrludado kun morto, kio ekzistas nur tie kaj en Monsaraz. La apudeco al la hispana landlimo rezultis en la disvolvigo ĝis fino de la 1970-aj jaroj de forta kontrabando.