Basarisko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bassariscus aŭ Basarisko estas genro de la familio de Procionedoj. Estas du specioj en la genro:
- Ringovosta basarisko aŭ Kata basarisko - Bassariscus astutus (14 subspecioj)
- Kakomistlo aŭ Malgranda basarisko - Bassariscus sumichrasti (5 subspecioj)
Genetikaj studoj sugestis, ke la plej proksimaj parencoj de Bassariscus estas lavursoj.[1] La genro estis unuafoje priskribita de Elliott Coues en 1887. Ties habitato inkludas duonaridajn areojn en sudokcidenta Usono,[2] same kiel humidajn tropikajn arbarojn en Centrameriko.