Batalo ĉe Stalingrado
batalo de la dua mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
Batalo ĉe Stalingrado (1942-1943) prezentas komune kun batalo antaŭ Moskvo (1941) kaj batalo en Kurska arko (1943) la plej grandan kaj decidan kunpuŝiĝon en la Orienta Fronto. La giganta batalo estis gvidata je ĉefa urbo en regiono ĉirkaŭ rivero Volgo — Stalingrado (hodiaŭ Volgogrado) kaj la Ruĝa Armeo fine ĉirkaŭis en ĝi kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de marŝalo Paulus kaj senigis Wehrmacht-on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ĝi jam ne plu kapablis rekonsciiĝi. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler, kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontraŭulo kaj je longo li malfeliĉe intervenis en direktadon de la operacoj. Ruĝa Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj taĉmentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD, kiuj ricevis ordonon pafmortigi ĉiun, kiu forlasus la urbon fuĝante malantaŭ Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ruĝa Armeo translokigis al Stalingrado ĉiujn taĉmentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj ankaŭ fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ĝi komencis operacon Urano - ĝi forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn taĉmentojn troviĝantaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ĉirkaŭigis ĝin en la urbo.
Batalo ĉe Stalingrado | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Granda Patriota Milito | |||||||
Sovetaj soldatoj en Stalingrado, januaro de 1943. | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Akso | Sovetunio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Erich von Manstein, Friedrich Paulus | G.K.Ĵukov, A.M.Vasilevskij, K.K.Rokosovskij, A.I.Jerjomjenko, V.I.Ĉujkov | ||||||
Forto | |||||||
maksimume 1 011 000 soldatoj | maksimume 1 108 000 soldatoj | ||||||
Perdoj | |||||||
740 000 vunditoj kaj mortigitoj, 90 000 kaptitoj el kiuj nur 6 000 reiris hejmen | 750 000 vunditoj kaj mortigitoj, 40 000 civilaj mortigitoj | ||||||