From Wikipedia, the free encyclopedia
Belogorska distrikto (ruse Белогорский район, ukraine Білогірський район, krime-tatare Qarasuvbazar rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, parte okupas la ĉefan montoĉenon de la Krimea montaro, parte — la antaŭmontaron kaj la antaŭmontajn ebenaĵojn; la distrikto ne havas marbordojn. La administra centro de la distrikto estas la urbo Belogorsko.
Belogorska distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Belogorsko (Krimeo) | ||||
- koordinatoj | 45° N, 35° O (mapo)45.054434.6022 | ||||
Akvokolektejo | 1 894 km² (189 400 ha) [+] | ||||
Areo | 1 894 km² (189 400 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 33 034 [+] (1939) | ||||
Denseco | 17,44 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00, UTC+02:00 [+] | ||||
Belogorska distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Bilohirsk Raion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Belogorska distrikto | |
---|---|
ruse Белогорский район ukraine Білогірський район krime-tatare Qarasuvbazar rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • distrikto (rajon) de Sovetunio • raion of Crimea | |
La centro: | Belogorsko |
Areo: | 1 894 km2 |
Loĝantaro: | 66 458 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 35,09 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6559 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 77 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
La distrikto situas en la centra parto de Krimeo, parte — norde de la Krimea montaro (ĉi tie la teritorio estas ebena), parte — okupante preskaŭ la tutan centran parton de la Krimea montaro (krom la sudaj deklivoj). La relativa altec-diferenco en la distrikto atingas 1000 metrojn. En la ebena kaj antaŭmontara parto de la distrikto la klimato estas seka kaj varma; en la montaro la veter-kondiĉoj estas pli variaj depende de la sezono.
La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Zuja, Burulĉa, Bijuk-Karasu, Mokrij Indol.
En la distrikto loĝas ĉirkaŭ 66,5 mil homoj, plejparte rusoj (ĉ. 48%), krime-tataroj (ĉ. 35%) kaj ukrainoj (ĉ. 16%).
La ĉefa sektoro de la ekonomio de la distrikto estas la agrikulturo. En la distrikto oni kreskigas frukt-arbojn, vinberojn, legomojn, tabakon, esenc-havajn plantojn, poacojn (tritikon, hordeon, avenon, maizon); grandas ankaŭ la produktado de lakto, viando kaj lano.
En la distrikto estas ankaŭ ĉirkaŭ 10 industriaj entreprenoj (konstru-materiala uzino, nutro-fabrikoj, 2 aŭtotransportaj entreprenoj, esenc-produkta uzino ka.).
La fervojaj linioj en la distrikto mankas; la ĉefa transportilo estas aŭtobusoj. Tra la distrikto pasas grava aŭtovojo Simferopolo-Teodozio, kiu ligas la centron de Krimeo kun ĝia orienta parto.
En la Belogorska distrikto estas 1 urbo (Belogorsko) kaj 18 komunumoj, kiuj unuigas 1 urbotipan loĝlokon (Zujo) kaj 79 vilaĝ(et)ojn.
Jen la listo de la komunumoj kaj loĝlokoj de la Belogorska distrikto; parenteze estas menciitaj la krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo. La vilaĝo Novikovo (Sari-Su), kiu najbaris la urbon Belogorsko okcidente, en la jaro 1995 estis inkluzivigita al la urbo. La nomoj de la vilaĝoj estas neesperantigitaj krom tiuj vilaĝoj, kiuj estas centroj de la koncerna komunumoj.
La loĝlokoj de la Belogorska distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Belogorsko | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Zujo | ||
Vilaĝoj: | Aleksandrovka • Aleksejevka • Annovka • Aromatnoje • Balanovo • Balki • Barabanovo • Belaja Skala • Bogatoje • Cvetoĉnoje • Ĉeremisovka • Ĉernopolje • Gorlinka • Golovanovka • Divnoje • Dolinovka • Dozornoje • Ĥlebnoje • Jabloĉnoje • Jakovlevka • Jelenovka • Karasjovka • Kizilovka • Kirpiĉnoje • Krasnaja Sloboda • Krasnogorskoje • Krasnosjolovka • Krivcovo • Krimskaja Roza • Kriniĉnoje • Kurortnoje • Kurskoje • Litvinenkovo • Leĉebnoje • Lugovoje • Malinovka • Meĵgorje • Meleĥovo • Melniĉnoje • Melniki • Miĉurinskoje • Mironovka • Muromskoje • Nekrasovo • Niĵnije Oreŝniki • Novoaleksandrovka • Novogrigorjevka • Novoĵilovka • Novokljonovo • Opitnoje • Pavlovka • Pĉelinoje • Petrovo • Povorotnoje • Prolom • Radostnoje • Rodniki • Rusakovka • Russkoje • Sennoje • Severnoje • Sinekamenka • Topoljovka • Turgenevo • Uĉebnoje • Udarnoje • Ukrainskoje • Uljanovka • Vasiljevka • Verĥnije Oreŝniki • Viŝennoje • Viŝnjovoje • Vladimirovka • Zareĉje • Zelenogorskoje • Zemljaniĉnoje • Zibini | ||
Loĝloketoj | Ovraĵki • Paseĉnoje |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.