From Wikipedia, the free encyclopedia
Benabarre [benaBAre] (Benavarri en ribagorza kataluna) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Benabarre | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22580 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 168 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 0° 29′ O (mapo)42.1166670.48333299999999 [+] | ||
Alto | 792 m [+] | ||
Areo | 157,143665 km² (1 571 4.3 665 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Benabarre [+] | |||
Ĝi estas la histori-kultura ĉefurbo de la komarko kaj la antikva ĉefurbo de la Graflando Ribagorza. Formas parton de la orienta zono de aragonaj municipoj en kiu oni parolas ribagorzan katalunan. En kelkaj antikvaj tekstoj aperas literumita Benabarri.[1][2]
Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, sur malgranda sinklinalo inter la riveroj Ésera kaj Cajigar. La plej granda parto de la teritorio tamen apartenas al la baseno de Noguera Ribagorzana. Norde estas la montaro de la kastelo de Laguarres kaj sude la montaro Montsec. Ĝi limas norde kun Capella kaj Lascuarre, oriente kun Tolva kaj Estopiñán del Castillo kaj okcidente kun Graus ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:
La klimato estas malvarma, nome montara.
La loĝloko Benabarre mem kiel sidejo de la municipo (792 msm)[16] estas je 90 km oriente de Huesca kaj je 65 km de Lérida. Banabarre estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1606 kun la valo de la rivero Isábena norde, laŭ la ŝoseo N-123 kun Olvena okcidente, kaj laŭ la N-230 kun la provinco Ilerdo oriente kaj kun Estopiñán del Castillo sude.
Eble ĝi estas la "Bargidum" aŭ "Bargusia" de romianoj kaj certe estis loĝata de araboj kiuj uzis la nomon de iama senjoro Aben Avarre.[17] Ĝi estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la jaro 1062 (sed ne estas dokumento pri la preciza dato). Certe konkeris ĝin por la Regno Aragono ĝia reĝo Ramiro la 1-a de Aragono ene de la sama militkampanjo en kiu li konkeris ankaŭ Luzás, Viacamp, Litera, Tolva, Laguarres, Lascuarre kaj aliaj lokoj.[18]
Ĝi estis la ĉefurbo de la Graflando Ribagorza ĝis la Milito de Hispana Sendependigo la francaj trupoj de Napoleono decidis porti la ĉefurbecon al Graus, reprezalie kontraŭ la lokanoj de Benabarre. Poste, Benabarre jam ne plu estis la administracia ĉefurbo, sed plue estis la kultura centro de Ribagorza. Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Unua Karlisma Milito (1833-1840) Benabarre ege suferis.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Benabarre kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 175 loĝantoj (2022).[19]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:
Menciendas ankaŭ la ermitejoj de Sankta Maria de Caladrones kaj de Sankta Savinto de Antenza, kaj la preĝejoj de Sankta Romano de Estaña, Sankta Stefano de Estaña, Santiago de Antenza, Sankta Ana de Caladrones, Sankta Maria de Aler, Sankta Kristoforo de Ciscar kaj Sankta Mikaelo de Ciscar.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.