From Wikipedia, the free encyclopedia
Boerhtwulf (m. verŝajne en 852) estis reĝo de Mercia, Anglio ekde 839 aŭ 840.
Beorhtwulf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 900 | ||||
Morto | 1-an de januaro 852 (-48-jaraĝa) | ||||
Etno | Engloj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Beornwulf (Mercia) vd | ||||
Edz(in)o | Sædryð (?) (en) vd | ||||
Infanoj | Burgred, Beorhtric (?) (en) , Beorhtfrið (?) (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pri la deveno de Beorhtwulf nenio certas. Eble li apartenis al la sama familio kiel Beornwulf, kiu regis Mercia ĉ. 825.
Frue en la regado de Beorhtwulf, en 841, la vikingoj disrabis la regionon de Mercia ĉirkaŭ Lincoln. La sekvantan jaron ili atakis Londonon, la plej grava komerca centro de la regno.
Ŝajnas ke, antaŭ 850, Wessex kaptis Berkshire, kiu antaŭe apartenis al Mercia: tamen Aethelwulf, la nobelo de Mercia kiu regis Berkshire sub la reĝo, restis en sia posteno. Tio sugestas ke la transdono de Berkshire okazis pace.
En 851 armeo de vikingoj alteriĝis ĉe Thanet kaj pasis tie la vintron. Dua mararmeo disrabis Canterbury kaj Londonon kaj, laŭ la Anglosaksa Kroniko, disvenkis Beorhtwulf kaj liajn batalistojn.
Beorhtwulf edziĝis al Saehtryth, kiu klare gravis ĉar ŝi atestis ĉiujn liajn ĉartojn de 840 al 849: eble ŝi mortis en 849 ĉar ne estas mencio de ŝi en postaj jaroj. Li verŝajne havis du filojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.