From Wikipedia, the free encyclopedia
Berenica estas tragedio verkita de Jean Racine kaj unue prezentita en 1670. Racine verŝajne inspiriĝis pri la malsukcesa rilato inter la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj la juna Maria Mancini. Oni raportis ke la reĝo, dum la prezento de la teatraĵo, iomete ploris. Racine elektis la temon de la apartigo de la romia imperiestro Tito kaj de Berenica por konkurenci Pierre Corneille, kiu samtempe preparis Tito kaj Berenica.
Antiochus konfidas al amiko sian amor por Berenica. Tiu ĉi, kiu ne scias pri tio, ĝojas pri sia baldaŭa edziĝo kun Tito, kiu ĵus fariĝis imperiestro.
Tito malkonsentas, ke li ne povas edzigi Berenican, ĉar ŝi ne estas romia. Sed li ne estas sufiĉe kuraĝa por konfesi tion al ŝi.
Pro peto de Tito, Antiochus eksplikas al Berenica ke la imperiestro decidis ne plu edziĝi kun ŝi.
Tito konfirmas sian decidon al Berenica. Tiu ĉi projektas mortigi sin.
Berenica finfine akceptas la decidon de Tito : ŝi revenos al Palestino kaj regos siajn ŝtatojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.