Berlin-Warszawa-Express
From Wikipedia, the free encyclopedia
Berlin-Warszawa-Express (BWE) – estas nomo de internaciaj trajnoj EuroCity inter Berlino kaj Varsovio. Sume temas pri ok trajnoj kun tiu ĉi nomo, kiuj ofertas ĝis 4 rektajn konektojn inter tiuj ĉi ĉefurboj tage kun vetur-tempo 5 horoj kaj 30 minutoj. Kompare kun aliaj EuroCity trajnoj, vagonoj de tiu ĉi trajno estas blankaj kun blua strio sub fenestroj kaj blua surskribo de la nomo de la trajno[1]. En la trajnoj ne mankas krom vagonoj de la dua klaso kaj unu vagono de la unua klaso ankaŭ restoracia vagono.