Berlina orĉapelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La berlina orĉapelo estas arkeologia artefakto el la bronzepoko, kiu estas farita el maldika orlado. Ĝi estis ekstera ornamaĵo al alta ĉapelo, kiu verŝajne estis el organa materialo kaj stabiligis la eksteran maldikan orladon.
Ĝi estas la plej bone konservita ekzemplero el aro de ĝis nun kvar konataj konusformaj orĉapeloj el la bronzepoko. Ili estis trovitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en suda Germanujo (orkonuso de Ezelsdorf-Buch, orĉapelo de Schifferstadt) kaj Francujo (orkonuso de Avanton) en pli-malpli bona stato.
Oni supozas nuntempe, ke la orĉapeloj estis konsiderataj religiaj simboloj de dioj aŭ utilis al sacerdotoj por sunkulto disvastiĝinta en la malnova bronzepoko en centra Eŭropo. Tion subtenas bildo reprezentanta ŝajne konusan ĉapelon sur ŝtonplato el la tombo de Kivik en Skanio, suda Svedio, kiu evidentigas la religian kaj kultan kuntekston.[1]
Post parta malĉifrado de la ornamaĵo de la konusformaj orĉapeloj tiaj, kiaj estas tiu de Schifferstadt, oni aldonas al la reprezenta kaj kulta funkcioj vastajn kalendarajn ecojn. Ĉu ili fakte estis uzataj kiel kalendaro aŭ ĉu ili nur reprezentis la rilatan astronomian scion, ne estas klare.
La berlina orĉapelo estis akirita de la muzeo pri praa kaj frua historio de Berlino en 1996 kiel trovaĵo sen konata trovejo. Helpe de komparo de ornamaĵoj de aliaj trovaĵoj pli ekzakte dateblaj, ĝi estis verŝajne kreita fine de la bronzepoko, tio estas inter 1000 kaj 800 a.K.