From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernhard von ROHR (naskiĝinta en 1421 en Kremsmünster, mortinta la 21-an de marto 1487 en Tittmoning) estis germana-aŭstra teologo kaj inter 1466 kaj 1482 salcburga princĉefepiskopo.
Bernhard von Rohr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1421 en Kremsmünster | ||||
Morto | 21-an de marto 1487 en Tittmoning | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno (1437–) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | von Rohr vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kanoniko vd | ||||
Aktiva en | Salcburgo vd | ||||
| |||||
administranto de Vieno | |||||
Dum | 1482–1487 | ||||
Antaŭulo | Johann Beckenschlager | ||||
Sekvanto | Orbán von Nagylúcse | ||||
princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Dum | 1466–1482 | ||||
Antaŭulo | Burkhard von Weißpriach | ||||
Sekvanto | Johann Beckenschlager | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Originante el familio de ministraj nobeloj el Supra Aŭstrio li estis konata kiel ŝatanto de libroj kaj artoj. Regado lia estis malpli feliĉa. Estante de malforta decidemo kaj preferante trankvilon li eĉ volis abdiki pro internaj kaj eksteraj konfliktoj (ekz. la minacantaj invadoj de la turkoj). En 1478 reĝo Frederiko la 3-a konsilis lin rezigni pri la arkiepiskopa digneco en favoro de Johann Beckenschlager, la ĝistiama ĉefepiskopo de Esztergom. Beckenschlager estis fuĝinta en la sinon imperiestran post kverelado kun reĝo Matiaso la 1-a (Hungario).
Sed la kapitulanoj de la katedralo de Salcburgo kaj la porparolantoj de la salcburgiaj neurbaj klasoj ĉi-tion vetois. Sekve Rohr provis fari aliancon kun Matiaso al kiu li malfermis burgojn salcburgajn en Stirio kaj Karintio.
Sed la sekvinta Hungara Milito (1479-1490) alportis marodadojn kaj damaĝojn kaj al imperiestraj kaj al ĉefepiskopaj posedaĵoj. Sume ĝi iĝis sortodecida pri diversaj politikaj potencstatoj. Salcburgio eĉ ne sukcesis elturniĝi el tiu ĉi mizero post demeto de ĉiuj rajtoj pri reĝeco fare de Rohr en la 29.11.1481.
Post sia abdiko pri Salcburgo, li estis dum mallonga tempo administranto de Vieno.
Notinda evento dum lia salcburga episkopeco estis kiam li en 1475 en Landshut geedzigis la dukon Georgo "la Riĉa" de Bavario-Landshut kun la pola princino Edviga Jogajlido, filino de reĝo Kazimiro la 4-a, en la pompa "princa geedziĝo de Landshut".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.