Libroj de la Biblio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Libroj de la Biblio estis skribitaj de diversaj personoj de la historio, kaj en la hebrea lingvo en la Malnova Testamento, kaj en la greka lingvo en la Nova Testamento.
La Malnova Testamento estas komponita de la sekvanta maniero:
- 39 libroj por la Protestantoj, Anglikanoj, Restaŭristoj kaj Judoj.
- 46 libroj por la Katolikoj (aŭ 49 se oni kalkulas aparte la 6-an Ĉapitron de la Libro de Baruĥ, kaj la Ĉapitrojn 13 kaj 14 de la Libro de Danielo).
- 52 libroj por la Ortodoksoj (aŭ 55 se oni kalkulas aparte la 6-an Ĉapitron de la Libro de Baruĥ, kaj la Ĉapitrojn 13 kaj 14 de la Libro de Danielo).
La Nova Testamento, kiu ne estas trovita en la Judaj Skriboj, estas komponita de 27 libroj por ĉiuj kristanaj grupoj.
Tiel, la tutaĵo de la libroj de la Biblio varias laŭ la kanono:
- La Aleksandria kanono, estis uzita por la unuaj kristanoj, ĝi estas traduko de la hebrea al la greka, kiu inkludis grupon de libroj kiuj estis malakceptitaj por la juda kanono de la Tanaĥ, sed estis akceptitaj de la Kristanismo de la unuaj jarcentoj. En la Katolika Eklezio tiaj libroj estas nomitaj «dua-kanonaj». La Protestanta Eklezio nomas ilin «apokrifaj». La Orientaj Kristianaj Eklezioj kaj Ortodoksaj inkludas en siaj Biblioj kvar al ok tekstoj krom al ĉi tiuj kaj ili malakceptas la okcidentan distingon de la prakanonaj.
- La Hebrea Kanono estas uzita de la Judismo kaj de la Protestanta Kristanismo, Anglikana kaj Restaŭrismo.