Biharo
provinco en orienta Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Biharo (hindie बिहार [bihar]) estas Barato-subŝtato en la orienta valo de Gango. La ĉefurbo estas Patnao. La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengalo (oriente). La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj. Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikajn kontraŭadojn.
w1
Rapidaj faktoj ŝtato de Barato, Administrado ...
Biharo | |
---|---|
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Patnao |
Politiko | |
Estro | Nitish Kumar (ekde 22-a de februaro 2015) |
Demografio | |
Oficialaj lingvoj | Hindia lingvo, Bihara lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 103 804 637 |
Geografio | |
Areo | 94 163 km² (9 416 300 ha) |
Biharo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo)25.3785.13 [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
Poŝtkodoj | 800XXX - 855XXX [+] |
ISO 3166-2 | IN-BR |
Eksteraj paĝoj | |
bihar | |
La kategorio en la Komunejo | Biharo [+] |
Fermi