Bir Taŭil
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bir Tawil aŭ Bir Taŭil (en egipta araba: بير طويل, latinigita: Bīr Ṭawīl, laŭlitere 'alta akva puto', [biːɾ tˤɑˈwiːl]) estas 2060 km2 areo apud la bordo inter Egiptio kaj Sudano. Ĝi estas sen loĝantoj, kaj nek Egiptio nek Sudano postulas ĝin. Bir Tawil lokiĝas apud la Triangulo Halaib, kiun ambaŭ Egiptio kaj Sudano pretendas.
Rapidaj faktoj Regiono, nenies tero, pridisputata teritorio [+] ...
Bir Taŭil | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
nenies tero, pridisputata teritorio [+] | |||
- koordinatoj | 21° 52′ 14″ N, 33° 44′ 14″ O (mapo)21.87055555555633.737222222222 | ||
Akvokolektejo | 2 060 km² (206 000 ha) [+] | ||
Areo | 2 060 km² (206 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
Bir Taŭil | |||
Vikimedia Komunejo: Bir Tawil [+] | |||
Fermi
Ĝia stato de terra nullius estas pro malakordo inter la rekta politika bordo inter Egiptio kaj Sudano establita je 1899, kaj la nerekta administra bordo establita je 1902. Egiptio asertas la politikan bordon, kaj Sudano asertas la administran bordon, do rezulte la Triangulo Halaib estas postulata de ambaŭ, kaj Bir Tawil de neniuj.