BitTorento
Protokolo por disdividi dosierojn en P2P / From Wikipedia, the free encyclopedia
BitTorrent estas nomo de samtavola dosierdisŝuta protokolo, kaj libera bitvara realigo de tiu protokolo, kaj poste de alia nelibera realigo. La protokolo estis originale kreita de programisto Bram Cohen, kaj nun zorgata de firmao Bittorrent, Inc.. Bittorrent estis kreita por distribui grandajn kvantojn da datenoj tra la mondo, sen malŝpari multe da konekteco. CableLabs esplora organizaĵo de la Nordamerika kabla industrio, kredas ke Bittorrent reprezentas 55 % de ĝia elsenda trafiko.