sudkorea ina muzikgrupo From Wikipedia, the free encyclopedia
Blackpink (hangule: 블랙핑크; stiligita kiel BLΛƆKPIИK aŭ BLACKPINK) estas sudkorea ina muzikgrupo formita fare de YG Entertainment. Ĝi konsistas el kvar membroj: Jisoo, Jennie, Rosé kaj Lisa.
BLACKPINK | |
---|---|
Fondo | 2016 |
Deveno | Sud-Koreio, Seulo |
Ĝenro | K-Pop, Hiphopo, R&B, Elektropop, Dance |
Oficiala retejo | ygblackpink.com |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Blackpink estas la unua ina k-popgrupo kun la plej alta pozicio sur la Billboard Hot 100 kun sia unuopaĵo "Ice Cream", kanto farita en kunlaboro kun Selena Gomez, en la dektria pozicio, kaj en la Billboard 200 listo, en la dua loko kun sia unua plenlonga albumo "The Album". Ili estas la unua kaj nura K-popmuzika knabingrupo kiu eniras kaj pintas la Billboard Emerging Artists furorlistojn. Ili ankaŭ estas la unua K-Popo knabingrupo se temas pri havi kvar kantojn en la World Digital Song Sales diagramo. Samtempe, "Ddu-Du Ddu-Du", post sia publikigo, batis la ekzistantan rekordon kiel la plej vidita korea muzikfilmeto en Jutubo en la unuaj 24 horoj. Novembro 2019, ĝi atingis unu miliardojn da vidoj, igante Blackpink la unua k-popgrupo farinta tion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.