Blagoveŝĉensko (urbo en Amura provinco)
urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Blagoveŝĉensko (ruse Благовещенск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Amura provinco. En jaro 2002 la urbo havis 219.2 mil loĝantojn.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blagoveŝĉensk |
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Blagoveŝĉensko | |||
ruse Благовещенск | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Благовещенск | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Amura provinco | ||
Rivero | Amuro | ||
Supermara alteco | 130 m s. m. | ||
Koordinatoj | 50° 17′ 00″ N 127° 32′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 320,97 km² (32 097 ha) | ||
Loĝantaro | 219 861 (2010) | ||
Denseco | 684,99 loĝ./km² | ||
Fondita | 1856 | ||
- statuso de urbo | 1858 | ||
Estro | Vladimir Kobelev | ||
Horzono | YAKT (UTC+10) | ||
Poŝtkodo | 675xxx | ||
OKATO | 10 401 | ||
Kodo | +7 4162 | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Situo enkadre de Amura provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Blagoveshchensk | |||
Retpaĝo: http://www.admblag.ru/ | |||
Fermi
La urbo estis fondita en jaro 1856, havas statuson de urbo ekde jaro 1858. La urbo estis nomita kiel Ustj-Zejskij (Усть-Зейский) inter 1856 kaj 1858. En jaro 1959 ĝi havis 95 mil loĝantojn.
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 50°17' norde, longitudo 127°32' oriente.
La urbo situas sur bordo de rivero Amur (Амур), ĉe enenfluo en ĝin de rivero Zeja (Зея).
En la urbo estas fervoja stacio.
La interurba telefona kodo estas 4162, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 6 horoj (en jaro 2005).