Blanka maro
arkta maro inter Karelio kaj la Kola duoinsulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blanka maro (ruse Белое море [beloje more]) estas golfo (randa maro) de la Arkta Oceano en Rusio. Ĝiaj bordoj apartenas al la Murmanska provinco (norde), la Respubliko Karelio (okcidente) kaj Arĥangelska provinco (sude). La plej grava regiona haveno estas Arĥangelsko kaj la plej grava enfluo estas rivero Norda Dvino.
Rapidaj faktoj Maksimuma, Najbaraj tutaĵoj ...
Blanka maro | |
---|---|
bordomaro | |
Mapo de Blanka maro. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 340 m |
Najbaraj tutaĵoj | Barenca maro |
Kontinento | Eŭrazio |
Landoj | Rusio |
Koordinatoj | 65° 39′ 0″ N, 36° 51′ 0″ O (mapo)65.6536.85 |
Fermi
Kanaloj ligas la maron kun la Balta maro kaj, tra la riveroj Volgo kaj Don, kun la Kaspia, Azova kaj Nigra maroj.