Blankevestitaj Damoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankevestitaj Damoj hispane Damas de Blanco estas kuba civila movado kiu kunigas edzinojn, fratinojn kaj aliajn parencojn de kubaj malliberigitoj, ĝenerale konsiderataj kiel politikaj malliberigitoj, eĉ se la kuba registaro kaj siaj simpatiantoj konsideras ilin nur komunaj malliberigitoj. Laŭ movadoj kaj organizoj kiuj apogas ilin, la Blankevestitaj Damoj denuncas la ekzistadon de demokratiaj aktivistoj en malliberejo pro la sola afero esti disidentoj de la diktaturo de Fidel Castro; male, la kritikantoj asertas ke ili estas nur "politika ilo de la usona imperiismo" kaj ke la malliberigitoj troviĝas en mallibero pro "spionado kaj pruvitaj konektoj al la CIA post jurprocezo".
Blankevestitaj Damoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
socia grupo | |||||
Komenco | 2003 vd | ||||
Lando(j) | Kubo vd | ||||
Fondinto(j) | Laura Pollán vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Blankevestitaj Damoj koncentriĝas defende de la rajtoj de la politikaj malliberigitoj en la insulo, blanke vestitaj kaj portante portretojn de siaj familianoj malliberigitaj, simile al la Patrinoj de Placo de Majo en Argentino. Ili ĉeestas meson antaŭ la marŝado. Inter la membroj troviĝas Laura Pollán Toledo, Berta Soler, Dolia Leal Francisco, Julia Núñez, Alejandrina García de la Riva, Gloria Amaya González, Milka María Peña, Melba Santana Ariz, Clara Lourdes Prieto, Yolanda Vera Nerey kaj Gisela Sánchez Verdecia.
La movado naskiĝis en 2003, post la tiel nomata Nigra printempo en Kubo. Ĝi arigas la patrinojn kaj edzinojn (i.a.) de 75 personoj, inter ili kelkaj konataj figuroj en la kuba diasporo, kiu en marto tiujare estis kondamnitaj je 28 jaroj en karcero pro "atenco kontraŭ la ŝtato" kaj "subfosado de la principoj de la Revolucio", inter aliaj juraj akuzaĵoj. La grupo ricevis kaj apogon kaj kritikon internaciskale. La 29-an de marto 2010 celebriĝis manifestacioj apoge al la Blankevestitaj Damoj en la urboj Los-Anĝeleso, Nov-Jorko, Miamio kaj Madrido, ĉefgvidataj de kubanoj kiaj Andy García, Gloria Estefan kaj Luis Posada Carriles.