From Wikipedia, the free encyclopedia
La blazono de Latvio post la proklamo de la sendepenta respubliko Latvio la 18-an de novembro 1918 estis kreita de la nacia artisto Rihards Zariņš. La blazono kombinas simbolojn de la nacia ŝtato Latvio kun simboloj de la historiaj regionoj de la lando.
Blazono de Latvio | |
---|---|
La ŝtata blazono | |
Uzata ekde: | en 1918 |
Latvio havas dividitan, malsupre fenditan blazonon. La supra parto montras bluan fonon kaj sur ĝi levigantan oran sunon kun 21 diversgrandaj sunradioj. Antaŭe bildiĝas ruĝa leono kun ora lando, malantaŭe sur ruĝa fono arĝenta grifo kun ora lango. Sur la ŝildo ripozas arko el tri kvinpintaj oraj steloj. Jen la tiel nomata "malgranda blazono".
La nacia sendependeco de Latvio bildiĝas per la leviĝanta ora suno sur blua ĉiela fono: suna simbolo interalie estis simbolo de la latviaj soldatoj ene de la armeo de la Rusia Regno dum la Unua Mondmilito. Dum 1918 la suno ankoraŭ havis 17 radiojn, koresponde al la tiam 17 distriktoj de Latvio. Ĝis 1935 la nombro de la distriktoj kreskis ĝis 18, poste plue kreskis. Hodiaŭ tamen ekzistas 26 distriktoj en Latvio kaj la 21 sunradioj ne plu rekte rilatas al tiu nombro.
La tri oraj steloj super la blazona ŝildo simboligas la tri historiajn regionojn de la lando - Kuronio (inkluzive de Zemgalio), Livonio kaj Latgalio - en unuiĝinta ŝtato Latvio.
La historiaj regionoj ene de la blazona ŝildo reprezentziĝas pere de la du heraldikaj bestoj, kiuj fontas el la 16-a jarcento:
La uzo de la ŝtata blazono de Latvio estas priskribita fare de la nacia parlamento Saeima.
La granda ŝtata blazono diferenciĝas de la malgranga pro la du blazonoportantoj, unuflanke ruĝa leono kun ora lango kaj aliflanke ora grifo kun ora lango. Ambaŭ staras sur du verdaj kverkobranĉoj, kiuj ligiĝas pere de rubando en la koloroj de la flago de Latvio.
La grandan ŝtata blazonon de Latvio uzas:
La Pliampleksigita malgranda ŝtata blazono diferenciĝas de la simpla malgranda blazono pro la du aldonaj kverkobranĉoj, kiuj sub la blazonoŝildo kruciĝas kaj ambaŭflanke altiĝas ĝis la nivelo de la leviĝanta suno.
La pliampleksigitan malgrandan ŝtata blazonon uzas:
La malgrandan ŝtatan blazonon (vidu supre) uzas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.