Blazono de Svislando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La blazono de Svislando montras la saman blankan krucon kiel la flago de Svislando, sed sur ruĝa blazonŝildo. La ekzakta bildigo de la blazonoŝildo historie tre variis, sed la federacia rezolucio de la 12-a de decembro 1889 pri bildigo de la ŝtata blazono tre konkretigis kaj difinis la desegnaĵon de la nun uzata blazono.
Rapidaj faktoj la ŝtata blazono ...
Blazono de Svislando | |
---|---|
la ŝtata blazono | |
Uzata ekde: | la mezepoko, difinita per federacia rezolucio en 1889 |
Fermi
Same kiel la flago de Svislando, la blazono estas uzata en multaj kuntekstoj, ekzamenis en la bildigo de moneroj kaj monbiletoj de la nacia valuto svisa franko, en la aŭtokodoj en Svisio, kaj en pluraj varoj faritaj por internacia komerco, ekzemple la konataj svisaj oficiraj tranĉiloj.