Boden (Svedio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Boden (lule-samea Suttes) estas setlejo en la historia provinco Norrbotten kaj sidejo de samnoma komunumo en Norrbottens län, Svedio.
Boden | |||
---|---|---|---|
Fortikaĵo de Rödberg, parto de Fortikaĵo de Boden | |||
urba areo de Svedio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 961 XX | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 832 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 139 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 65° 49′ N, 21° 42′ O (mapo)65.81824872610921.704563470407 [+] | ||
Alto | 46 m [+] | ||
Areo | 14,78 km² (1 478 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boden [+] | |||
- Por aliaj signifoj, vidu boden.
La unua skriba mencio de Boden estas kiel Bodebyn en 1539, en nacia impost-datumaro. En 1543 Bodebyn havis sep bienojn, hemman. Ekde pli frue sameoj loĝis en la loko.
La Fortikaĵo de Boden fakte konsistas de pluraj fortikaĵoj, estis konstruita 1900–1916, kaj uzita 1907–1998. Ĝi protektis la orienta flanko de Svedio, kaj kiam ĝi estis konstruita, la orienta najbaro de Svedio estis cara Rusio (la rusia Grandprinclando Finnlando). 13 % de la milita defendo de Svedio koncistis de la garizono de Boden. La garizono mem ankoraŭ ekzistas, kaj restas multe signifa en la regiono. Ĝis 1982, oni tenis parton de la sveda oro-rezervo en la fortikaĵo.
Dum ekzerco en 1914 kun efektivaj pafaĵoj, oni akcidente direktis la kanonojn nordoriente anstataŭ nordokcidente, al la lago Byddbyträsk kaj la vilaĝo Buddbyn. Oni elĵetis minimume tri pafaĵoj – unu eksplodis en la akvo proksimume la lagobodo, unu eksplodis super la vilaĝo, kaj unu enteriĝis sen eksplodi. Oni raportis ke la vilaĝo sendis negociston kun la mesaĝo ke "se oni deklaris militon kontraŭ Buddbyn, la vilaĝo kapitulacis sen daŭra pafado". Neniu estis vundita.
- Centra Boden en la 1960-aj jaroj