Bolŝeviko
ano de frakcio de komunistoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bolŝeviko estas iama nomo por partiano de la KPdSU (Komunista partio de Sovetunio). La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (RSDRP) en Londono. La subtenantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse большинство [bolŝinstvo]), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝas menŝevikoj (ruse меньшинство [menŝinstvo]). La rezultan ideologion de Lenin oni konsekvence en Esperanto nomas bolŝevismo aŭ bolŝevikismo.