![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Bonnieclyde_f.jpg/640px-Bonnieclyde_f.jpg&w=640&q=50)
Bonnie kaj Clyde
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bonnie PARKER kaj Clyde BARROW (1911-1934 kaj 1909-1934) estis fama rabista paro, kiuj legendiĝis pro aŭdacaj kaj spektaklaj konfliktoj kun la polico. Ilin apogis eĉ la usona gazetaro. Bonnie kaj Clyde faris ĉiam malgrandajn rabojn: ili prirabis benzinejojn, restoraciojn kaj malgrandajn bankojn. Ilia predaĵo neniam superis 1500 usonajn dolarojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Bonnieclyde_f.jpg/640px-Bonnieclyde_f.jpg)
Bonnie kaj Clyde konatiĝis en januaro de 1930. Post lia aresto kaj 20-monata enprizonigo (1930–32), li formis paron kun Bonnie kaj komenciĝis la 21-monata amokkuro. Ili krimis ankaŭ kun aliuloj, ilin perfidis unu amiko. La polico mortpafis ilin la 23-an de majo 1934.
Ilia kunagado estis filmigita en la 1967 filmo, Bonnie and Clyde.
- Bonnie kaj Clyde en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Bonnie kaj Clyde en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)