Borobuduro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Borobuduro estas Mahajana templo de la 9-a jarcento en Magelango, Centra Javo, Indonezio, kaj ĝi estas la plej granda budhisma templo en la mondo.[1][2][3] Ĝi situas proksimume 40 kilometrojn nordokcidente de la urbo Jogjakarto, unu el centroj de tradicia Java kulturo. Nuntempe ĝi estas la plej populara turisma allogaĵo en Indonezio.
Rapidaj faktoj Budhisma templo • arkeologia loko • candi • vidindaĵo, Bazaj informoj ...
Templa komplekso Borobuduro | ||||
Statuo de Budho en Borobuduro | ||||
Budhisma templo • arkeologia loko • candi • vidindaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | ||||
Geografia situo | 7° 36′ 27″ S, 110° 12′ 15″ O (mapo)-7.6075110.20416666667 | |||
Religia aliĝo | Hinduismo | |||
Ŝtato | Indonezio | |||
Teritorio | Javo | |||
Religia statuso | templo | |||
Funkcia statuso | muzeo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Jaro de kompletigo | 8-a jarcento | |||
Karakterizaĵoj | ||||
Monda heredaĵo | ||||
Lando | Indonezio | |||
Tipo | kultura heredaĵo | |||
Kriterioj | i, ii, vi | |||
Fonto | 592 | |||
Regiono** | Azio | |||
Geografia situo | 7° 36′ 27″ S, 110° 12′ 15″ O (mapo)-7.6075110.20416666667 | |||
Registra historio | ||||
Registrado | 1991 (15-a sesio) | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Indonezio
| ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||||
Fermi
Ĝi estis konstruita en la 8-a jarcento, origine kiel hinduisma templo. Poste, ĝi estis plukonstruita de budhistoj, kaj tiel iĝis budhista stupao. Post la alveno de islamo al Javo, oni ĉesis uzi ĝin, kaj ĝi dum pluraj jarcentoj kaŝiĝis sub kreskaĵoj. Nur en la 19-a jarcento ĝi estis retrovita de koloniistoj.