Bosporo-ponto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bosporo-ponto, aŭ la Unua Bosporo-ponto aŭ Bosforo-ponto (turke Boğaziçi Köprüsü) estas ŝtalpiliera pendoponto de Istanbulo, interligante la eŭropan kaj azian parton de la urbo, super la Bosporo, Istanbulo. La ponto interligas la urban eŭropan distrikton Ortaköy al la azia distrikto Beylerbeyi. Ĝia longo estas 1510 metroj, larĝo 39 metroj. La interpilona distanco estas 1074 metroj, la ponto situas 64 metrojn super la mara surfaco. La konstrulaboroj finiĝis en 1974, tiam ĝi estis la 4-a plej longa pendoponto de la mondo kaj la plej longa ekster teritorio de Usono. Ĝi estas lumigita per LED-lampoj nokte.
Rapidaj faktoj pendoponto • ŝtala ponto • vojponto • vidindaĵo • impostponto • cross-sea bridge, Situo ...
Bosporo-ponto | |
---|---|
pendoponto • ŝtala ponto • vojponto • vidindaĵo • impostponto • cross-sea bridge | |
Situo | |
Koordinatoj | 41° 2′ 43″ N, 29° 2′ 4″ O (mapo)41.0453229.03456 |
Mapo | |
Fermi