From Wikipedia, the free encyclopedia
La Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza (france Parc botanique et zoologique de Tsimbazaza: malagase Valan-javamaniry amam binin' i Tsimbazaza) estas nacia parko kiu protektas kaj konservas lokajn flaŭron kaj faŭnon en la kvartalo Fiadanana en Antananarivo, la malagasa ĉefurbo.
Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza | ||
---|---|---|
botanika ĝardeno, bestoĝardeno [+] | ||
Lando | Madagaskaro | |
Situo | Antananarivo | |
- koordinatoj | 18° 55′ 48″ S, 47° 31′ 34″ O (mapo)-18.9347.5261 [+] | |
Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza | ||
Vikimedia Komunejo: Tsimbazaza Zoo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĉiu regiono de Malagasio estas reprezentata per vegetaĵaro kiu diferencigas ĝin de la aliaj regionoj. Ekzemple, la regiono Tamatave estas reprezentata per la "ravinala" aŭ la arbo de la vojaĝanto (vidu sub bildgalerio). Proksime de la (artefarita) lago, oni povas ekzemple trovi akvajn hiacintojn aŭ nimfeojn kun purpuraj floroj. En la nordo de la parko troviĝas ekzemple endemiaj orkidacoj kiuj ekzistas nur en Madagaskaro. Ankaŭ videblas en la parko baobaboj kaj plantojn kiuj reprezentas la plej sekan parton de Madagaskaro. Sen forgesi ankaŭ, ke Madagaskaro estas riĉa je kuracaj plantoj, tipa vegetaĵaro, spicoj (vanilo, pipro, cinamo). Madagaskaro estas lando, kiu gastigas bestojn de maloftaj specioj. Lemuroj estas unu el la bestoj kiuj allogas vizitantojn al ĉi tiu loko.
La parko havas muzeon kiu celas informi la publikon pri la vivmedio kaj la naturo kiu ekspozicias unikan kolekton de la malagasa sovaĝa faŭno kaj flaŭro, ankaŭ de malaperintaj specioj, inkluzive de elefanta birdo kaj gigantaj lemuroj. Ĝi ankaŭ gastigas grandan sekplantaron (herbaria koda TAN) kun ĉirkaŭ 80 000 plantspecimenoj. En novembro 1989, la malagasan sekcion de WWF tie malfermis ekologian mediprotektan edukcentron. La muzeo estas ankaŭ reprezenta por la etnografio kaj kulturo de Madagaskaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.