Bray-Dunes
komunumo en Franca Flandrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bray-Dunes - prononco [bʁɛdyn], jen france, nederlande Brayduinen respektive origine okcidentflandre Bray-Duunn - estas urbeta komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, borde de la Manika Markolo kaj rekte ĉe la limo al Belgio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Dunkerque-2 / Duinkerke-2.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bray-Dunes (stacidomo). |
Rapidaj faktoj Brayduinen, komunumo ...
Bray-Dunes · Brayduinen · Bray-Duunn | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio • limurbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Dunkerque | ||
Kantono | Dunkerque-2 / Duinkerke-2 | ||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||
INSEE kodo | 59107 [+] | ||
Poŝtkodo | 59123 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 380 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 511 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 4′ N, 2° 32′ O (mapo)51.0711111111112.5275 [+] | ||
Areo | 8,57 km² ( 857 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bray-Dunes [+] | |||
Fermi
La urbeto estas la plej norda komunumo en Francio.