Bredfosto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bredfosto estas portilo por la bredado de mituloj kaj aliaj konkoj. Temas ĝenerale pri fostoj el kverko aŭ el kaŝtanarbo longaj je 2 ĝis 6 metroj, ne senŝeligitaj, mezlonge plantitaj en sablo aŭ sedimentoj, metitaj laŭ vicoj 50 ĝis 100 m longajn sur areoj, kiuj tute aŭ ne tute malkovriĝas en malalta tajdo. Antaŭlonge la formoj de la vicoj estis kelkfoje laŭ V aŭ W.
En Oléron trideko da ekspluatejoj produktas 1 200 tunojn da mituloj ĉiujare.