Bronza Soldato de Talino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bronza Soldato de Talino (estone Pronkssõdur, origine Monumento al Liberigantoj de Talino) estis memorloko pri la Dua Mondmilito en ĉefurbo de Estonio. Ĝi estis erektita la 22-an de septembro 1947 ĉe la amasa tombo de sovetaj soldatoj, mortintaj dum la bataloj kontraŭ nazioj. En la tombo estas enterigitaj 13 batalintoj, la monumenton konsistigas dolomita muro kaj bronza du metrojn alta statuo de kapklina soldato. Antaŭ la bronza statuo iam brulis eterna flamo. La monumenton skulptis loka skulptisto Enn Roos, modelis por li estona ruĝarmeano Vello Rajangu.
Bronza Soldato de Talino | ||
---|---|---|
skulptaĵo [+] | ||
Lando | Estonio | |
Koordinatoj | 59° 25′ 18″ N, 24° 45′ 56″ O (mapo)59.42166388888924.765463888889 | |
Estiĝo | 22-a de septembro 1947 | |
|
||
Bronza Soldato de Talino | ||
Vikimedia Komunejo: Bronze Soldier of Tallinn [+] | ||
Post sendependiĝo de Estonio en 1990-1991, la eterna flamo antaŭ la monumento estis estingita. La nova potenco insistis, ke soveta armeo ne nur liberigis Estonion de nazioj, sed ankaŭ malliberigis ĝin, aligante al Sovetunio. En 1994 de la dolomita muro estis forprenitaj tabuloj kun nomoj de la entombigitoj; ilin anstataŭis pli lakonika skribaĵo: "Al la mortintoj de la Dua Mondmilito".