Bruselo
ĉefurbo de Belgio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bruselo (france Bruxelles, nederlande Brussel, germane Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio kaj de Flandrio (la nederlandlingva regiono de Belgio)[1]. La Regiono Bruselo estas dulingva kun plimulto da francparolantoj (85–90%), sed ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio kie la plimulto estas flandroj (nederlande parolantoj). Bruselo gastigas la sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio. Ĝi estas la dua plej granda vojkruciĝo de diplomatia retaro en la mondo[1].
Bruselo | |||
france Bruxelles, nederlande Brussel, germane Brüssel, angle Brussels | |||
urbo | |||
|
|||
Deveno de nomo: broekzele, loko en la marĉo | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Brusela Ĉefurba Regiono | ||
Komunumoj | Franca Komunumo, Flandra Komunumo | ||
Distrikto | Bruselo - ĉefurbo | ||
Konataj lokoj | |||
Situo | Bruselo | ||
- alteco | 13 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 50′ 00″ N 04° 21′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 32,61 km² (3 261 ha) | ||
Loĝantaro | 117 412 (januaro 2016) | ||
Denseco | 3 600,49 loĝ./km² | ||
Fondo | 580 | ||
Estro | Philippe Close | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1000, 1020, 1030, 1040, 1050 | ||
Telefona antaŭkodo | 02 | ||
ISO 3166-2:BE | BE-BRU | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.brucity.be | |||
![]() | |||


Bruselo estas populara nomo por la Regiono Bruselo,[2][3] (France: Région de Bruxelles-Capitale, flandre: Brussels Hoofdstedelijk Gewest),[4] estas regiono de Belgio kiu enhavas 19 municipojn, inklude la propran Urbon Bruselon mem, kiu estas la ĉefurbo de Belgio.[5] La Brusela Ĉefurba Regiono situas en la centra parto de la lando kaj ĝi mem estas parto kaj de la Franclingva Komunumo de Belgio[6] kaj de la Flandra Komunumo de Belgio,[7] sed ĝi estas separata el Flandrio (ene de kio ĝi formas enklavon) kaj el Valonio.[8][9] Ĝi kovras areon de 161 km², nome relative malgranda areo kompare al la du aliaj regionoj, kaj ĝi havas 1.2 milionojn da loĝantoj. La metropola areo tamen enhavas ĉirkaŭ 2.1 milionojn da loĝantoj, kio faras ĝin la plej granda en Belgio.[10][11][12] Ĝi estas ankaŭ parto de pli granda kunurbaro etenda al Gento, Antverpeno, Loveno kaj Valona Brabanto, kiu estas hejmo de ĉirkaŭ 5 milionoj da personoj.[13]
Bruselo kreskiĝis el malgranda rura setlejo sur la rivero Seno kaj iĝis grava urbo-regiono en Eŭropo. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, ĝi iĝis grava centro de la internacia politiko kaj iĝis hejmo de nombraj internaciaj organizoj, politikistoj, diplomatoj kaj funkciuloj.[14] Bruselo estas de facto ĉefurbo de la Eŭropa Unio, ĉar ĝi gastigas nombrajn gravajn eŭropuniajn instituciojn (la du aliaj ĉefurboj estas Luksemburgo kaj Strasburgo)[15][16][17] kaj ĝia nomo estas foje uzata metonimie por priskribi la EU kaj ties instituciojn.[18][19] Ankaŭ la sekretariaro de Benelukso kaj la stabanaro de NATO estas situa en Bruselo.[20][21] Kiel ekonomia ĉefurbo de Belgio kaj unu el la ĉefaj pintaj financaj centroj de Okcidenta Eŭropo kun Euronext Brussels, ĝi estas klasita kiel Alfa (unuaranga) mondurbo.[22] Bruselso estas nodo de fervoja, ŝosea kaj aviada trafiko,[23] kio foje havigas al ĝi la kromnomon “Ŝosekrucejo de Eŭropo”.[24] Kaj ĝia flughaveno kaj ĝiaj fervojaj stacioj estas la plej grandaj kaj la plej aktivaj de la lando.[25][26]
Oficiale en franca la Urbo Bruselo, nome Ville de Bruxelles [vil də bʁysɛl] aŭ alternative Bruxelles-Ville [bʁysɛl vil] kaj en nederlanda Stad Brussel [stɑd ˈbrɵsəl][27] aŭ Brussel-Stad, estas la plej granda municipo kaj historia centro de la Brusela Ĉefurba Regiono, kaj la ĉefurbo de jure de Belgio.[28] Krom la centro mem, ĝi kovras ankaŭ la tujajn ĉirkaŭajojn en la nordo kie ĝi limas kun municipoj de Flandrio. Ĝi estas la administracia centro de la Eŭropa Unio, tiele ofte kromnomita kun la regiono kiel ĉefurbo de EU.
Bruselo estas municipo kiu konsistas el la centra historia urbo kaj kelkaj aldonaj areoj ene de la pli granda Brusela Ĉefurba Regiono, nome Haren, Laeken kaj Neder-Over-Heembeek norde, kaj Avenue Louise/Louizalaan kaj la parko Bois de la Cambre/Ter Kamerenbos sude.
La 1an de Januaro 2017, la Urbo Bruselo havis totalan loĝantaron de 176,545 personoj. La totala areo estas de 32.61 km² kio havigas loĝdensecon de 5 475 loĝ/km². En 2007, estis proksimume 50,000 registritaj ne-Belgoj en la Urbo Bruselo.[29] Komune kun ĉiuj aliaj Bruselaj municipoj, ĝi estas laŭleĝe dulingva (Franc–Nederlanda).
Fakte historie flandra-parolanta, Bruselo profitis lingvan ŝanĝon al la franca el la fino de la 19a jarcento, kiam la franca havis ĝenerale ege altan prestiĝon.[30] Kvankam nuntempe oficiale Bruselo estas dulingva en flandra kaj en franca,[31] la franca estas hodiaŭ la ĉefa lingvo de facto kaj ĉirkaŭ 90% de la loĝantaro parolas ĝin.[32][33] Bruselo estas ankaŭ pli kaj pli iĝante multlingva. La angla estas parolata kiel dua helpolingvo fare de ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro kaj granda nombro de migrantoj kaj rifuĝintoj parolas aliajn lingvojn.[34]
Bruselo estas konata pro sia kuirarto,[35] same kiel pro siaj historiaj kaj arkitekturaj mejloŝtonoj; kelkaj el kiuj estas registritaj kiel lokoj de monda heredaĵo fare de Unesko .[36] Ĉefaj allogaĵoj estas ĝia historia Granda Placo, la statueto de Manneken Pis, la moderneca konstruaĵo Atomium, kaj ĝiaj kulturaj institucioj kiaj La Monnaie kaj la muzeoj pri artoj kaj historio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de Bildostrio (Bildliteraturo) kaj partikulare de la belga skolo, nome Tinĉjo kaj tiel plu.[37]