From Wikipedia, the free encyclopedia
La buŝaĵo estas parto de blovinstrumento kiun oni metas en aŭ kontraŭ la buŝon por konduki la spiradon en la muzikilon.
Buŝaĵo de klarneto |
Buŝaĵo de bekfluto |
Buŝaĵo de trumpeto |
En unuanĉaj muzikiloj, ekz, klarnetoj kaj saksofonoj, la bazo de la anĉo fiksiĝas al la buŝaĵo, kun la fino libera apud la buŝaĵopinto. La ludisto metas la buŝaĵon en la buŝon kaj blovas en fendeton formatan inter la anĉo kaj la buŝaĵopinto, devigante la anĉon oscili. Ĉi tio faras la aerkolumnon en la muzikilo oscili kaj produktas la sonon.
Ludistoj de flutoj fajfilaj, ekz. bekflutoj kaj stanfajfiloj, ankaŭ metas la buŝaĵon en la buŝon. Ĉi tiuj muzikiloj havas buŝaĵon kun mallarĝa konduktubo, nomata "ventjojo", kiu direktas la spiradon de la ludisto kontraŭ malmola rando, farigante ĝin oscili. Poste la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto kaj produktas la noton.
Per latunaj muzilikoj, ekz. trumpetoj kaj trombonoj, la ludisto metas la buŝaĵon kontraŭ la streĉataj lipoj kaj produktas oscilantan aerkolumnon per blovi tra la lipoj. La oscilanta aerkolumno eniris la buŝaĵon, kiu funkcias kiel resonatoro kaj kondukas la aerkolumnon en la muzikilon, tiel sonante la noton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.