
Bulgara lingvo
sudslava lingvo parolata en Bulgario / From Wikipedia, the free encyclopedia
La bulgara lingvo (bulgare български, bălgarski) al la sudslava branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bulgario, kromaj parolantoj vivas en aliaj orienteŭropaj landoj, en Grekio, Turkio kaj en Nordameriko.
Bulgara lingvo | ||||
български език bălgarski ezik | ||||
![]() | ||||
Parolata en | Bulgario | |||
Parolantoj | 9 000 000 | |||
Denaskaj parolantoj | 9 milionoj | |||
Skribo | Cirila alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
---|---|---|---|---|
Hindeŭropa | ||||
Oficiala statuso | ||||
Reguligita de | Instituto por Bulgara Lingvo | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | bg | |||
ISO 639-2 | bul | |||
ISO 639-3 | bul | |||
Glottolog | bulg1262 | |||
Angla nomo | Bulgarian | |||
Franca nomo | bulgare | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
La vorttrezoro konsistas ĉefe el slavaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la greka kaj la turka estas rimarkeblaj. Ekde la 19-a jarcento oni klopodis anstataŭigi turkismojn per slavismoj ĉefe prenataj el la rusa lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bulgaran lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas turkdevenaj elementoj. [1]
La bulgara lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bulgaran kaj la orient-bulgaran, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la cirila alfabeto.
А а /a/ a | Б б /b/ b | В в /v/ v | Г г /g/ g | Д д /d/ d | Е е /ɛ/ e | Ж ж /ʒ/ ĵ | З з /z/ z | И и /i/ i | Й й /j/ j |
К к /k/ k | Л л /l/ l | М м /m/ m | Н н /n/ n | О о /ɔ/ o | П п /p/ p | Р р /r/ r | С с /s/ s | Т т /t/ t | У у /u/ u |
Ф ф /f/ f | Х х /x/ ĥ | Ц ц /ʦ/ c | Ч ч /tʃ/ ĉ | Ш ш /ʃ/ ŝ | Щ щ /ʃt/ ŝt | Ъ ъ /ɤ̞/,/ə/ a | Ь ь /◌ʲ/ j | Ю ю /ju/ ju | Я я /ja/ ja |
La Stiligita Sistemo por la latinigo de la bulgara lingvo estis kreita de L. Ivanov en la Instituto de Matematiko kaj Informatiko ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj en 1995
