From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bulvardo Saint-Michel, nome Bulvardo Sankta Mikaelo, en franca Boulevard Saint-Michel, estas bulvardo de Parizo, kiu separas la teritoriojn de la 5-a kaj 6-a arondismentoj ekde la rivero Sejno ĝis la kvartalo Port-Royal. Ĝia nomo estas omaĝe al la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo ((france Saint Michel) .
La bulvardo etendiĝas el la ponto Saint-Michel ĝis la avenuo de l'Observatoire (avenuo de la Observatorio). Ĝi estas nomata familiere «Boul’Mich’» [bulMIŜ], kiel kuntiriĝo de «boulevard Saint Michel», kion uzis iam studentoj, eble iom pro antiklerikalismo[mankas fonto].
La norda parto de la bulvardo estas nuntempe de plej vigla etoso, aparte pro la nombraj vesto- kaj libro-vendejoj, ekzemple la fama librovendejo Gibert Joseph. En la areo estas ankaŭ la Luksemburga Ĝardeno.
El la bulvardo oni aliras al la ĉefa enirejo de la Sorbono kaj el la placo Samuel-Paty, tra la rue des Écoles, al la Muzeo de Cluny, tra la rue Du Sommerard.
Rimarkindas estas la fontano Saint-Michel, kiu prezentas la ĉefanĝelo Mikaelo mortiganta la Diablon en triumfa arko ĉirkaŭita de ĥimeroj (aŭ drakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.