Burgpreĝejo (Ingelheim)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La burgpreĝejo en Ingelheim en la distrikto Mainz-Bingen, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, iam nomata Sankta Wigbert, estas malfrugotika defendpreĝejo. Ĝi estis konstruita en diversaj etapoj ĝis la unua duono de la 15a jarcento. Ĝi anstataŭas romanikan ununavan preĝejon el la 12a jarcento. La preĝejo estas ĉirkaŭita de mezepoka fortikaĵo. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj preĝejoj el tiu epoko en suda kaj okcidenta Germanujo.[1]