![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Bean_and_cheese_burrito.jpg/640px-Bean_and_cheese_burrito.jpg&w=640&q=50)
Burito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Burito (hispane burrito) estas meksika manĝaĵo kiu originas el la nordo de Meksiko aŭ sudokcidento de Usono.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Bean_and_cheese_burrito.jpg/640px-Bean_and_cheese_burrito.jpg)
La burito konsistas el tortiljo, plejofte farĉita per fazeoloj kaj viando (viandhaketaĵo aŭ kokaĵo), kelkfoje ankaŭ per fromaĝo), ruligita tiel ke la farĉo estas interne de la tortiljo.
La hispana vorto "burrito" venas de la hispana vorto burro (azeno). Burrito do estas azeneto. Ĝi ankaŭ estas bongustaĵo de la meksika kulturo.