truo por butonumi From Wikipedia, the free encyclopedia
Butontruo estas la truo farita en ĉemizo, jako, mantelo aŭ simila vestaĵo por facile butoni (agrafi) ĝin pasigante tra tiu butonon. La paro formita per butono kaj butontruo estas tre tradicia tipo de fermilo ĉe vestaĵoj.
La butontruoj estas fendoj farataj en la parto mala al la loko de la butono tiel ke pasigante tiun tra la butontruo kaj restigante ĝin je tiu kontraŭ flanko, la vestaĵo restas fermita kaj fiksita. Por ke la butontruoj ne disiĝu, oni kompletigas ilin per plifortigoj ĉu el tolo aŭ plej ofte el fadeno, ĉefe dika fadeno kaj maŝinkudrite por eviti fadendisiĝon kaj helpi pli elegantan rezulton.
Foje butontruo havas nur aŭ plie ornaman celon ĉu en brodado ĉu kiel la butontruo de roverso en jakoj kaj kostumoj, kiu laŭmode utilas por bori tra ĝi insignon, floron ktp.
Fermosistemo per butonoj laŭlonge de la 20-a jarcento estis iom post iom anstataŭita per aliaj pli modernaj sistemoj kiel zipo, lapfermilo ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.