Café 't Mandje
From Wikipedia, the free encyclopedia
La bierejo Café 't Mandje, kiu situas ĉe Zeedijk 63 en Amsterdamo, Nederlando, estas unu el la unuaj bierejoj en Nederlando kie gejoj kaj lesbaninoj ne devas kaŝi sian seksan orientiĝon. Ĝi funkciis ekde 1927 ĝis 1983 kaj denove malfermiĝis en 2008.
Rapidaj faktoj 't Mandje, trinkejo ...
Café 't Mandje | |||
---|---|---|---|
trinkejo | |||
Lando | Nederlando vd | ||
Situo | Amsterdamo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 22′ 29″ N, 4° 54′ 4″ O (mapo)52.374722224.90111111 | ||
| |||
Retejo | http://www.cafetmandje.nl/ | ||
Fermi
Male ol oni ofte kredas, 't Mandje ne estas la unua bierejo por gesamseksemuloj en Amsterdamo. Jam en la unua kvarono de la 20a jarcento troviĝis kvin diversaj lokoj kiujn oni povus karakterizi kiel gejajn trinkejojn, el kiuj la plej bone konata estas The Empire en la strato De Nes.