Caja España
From Wikipedia, the free encyclopedia
Caja España de Inversiones, Caja de Ahorros y Monte de Piedad, plej konata kiel "Caja España" estis, ĝis junio de 2010, la unua ŝparkaso de Kastilio-Leono, Hispanio, kaj unu de la unuarangaj de la financa sektoro en Hispanio. Disponis el reto de pli da 600 oficejoj, pli da 700 bankaŭtomatoj, pli da 3.200 dungitoj kaj pli da miliono kaj duono de klientoj.[1] En 2010 oni decidis ĝian kunigon kun la Caja de Ahorros de Salamanca y Soria (Caja Duero) por formi enton kies socia nomo estos Caja España de Inversiones, Salamanca y Soria, Caja de Ahorros y Monte de Piedad.[2]
En marto de 2012, "Caja España-Duero" kuniĝis kun Unicaja por formi Unicaja Banco post 9 monatoj de negocado ĉar la ŝparkaso de Kastilio-Leono ne plenumis la novajn kondiĉojn starigitajn de la Dekreto pri restrukturigo de la hispana sistemo financa.[3]