Canonical Ltd. (kanonikal) estas privata kompanio fondita kaj subtenata de la sudafrikano Mark Shuttleworth por la plibonigo de la libera programaro. Kreita en 2004, Canonical estas registrita en Manksinsulo, sed havas laboristojn en 18 landoj ĉirkaŭ la mondo, krom sia ĉefa laborejo en Londono, kaj ankaŭ helpa oficejo en Montrealo kaj alia oficejo en Lexington, Masaĉuseco. Ĝiaj celoj estas oferi Ubuntu-on kaj garantii, ke ĝi estu libere uzata kaj havebla al ĉiuj. Canonical Ltd. ankaŭ oferas teknikan helpadon por la uzantoj de tiu distribuaĵo de GNU/Linux. Laŭ tiu logiko, Canonical aliĝas al Linux Foundation je aŭgusto 2008.
Canonical Ltd. | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 5-a de marto 2004 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Fondintoj | Mark Shuttleworth vd | |
Ĉefestro(j) | Mark Shuttleworth vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estr(ar)o | Jane Silber | |
Dungitoj | 550 | |
Agokampo | Ubuntu • programaro | |
Posedataj kompanioj | Laŭnĉpado • Ask Ubuntu • Ubuntu Forums vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Projektoj subtenataj de Canonical Ltd.
Canonical subtenas kaj kreis plurajn projektojn. Precipe tiujn, kiuj estas liberaj/malfermkodaj.
Programaroj de kodo malfermita
- La familio Ubuntu de linuksaj distribuaĵoj.
- Ubuntu, distribuaĵo uzanta GNOME-on kaj bazita sur Debian.
- Kubuntu, bazita sur Ubuntu, sed uzas KDE-on anstataŭ GNOME-on.
- Xubuntu, la samo de Ubuntu, sed uzas Xfce-on.
- Edubuntu; estas Ubuntu plibonigita por instrumetodoj.
- Gobuntu, modifigita versio, kiu enhavas nur liberajn softvarojn.
- Ubuntu JeOS, varianto de Ubuntu por virtualaj aplikaĵoj.
- Bazaar, necentrigita kontroliga revizia sistemo.
- OpenCD (ne plu ekzistanta), kolekto de altkvalitaj liberaj kaj malfermkodaj softvaroj por uzantoj de Vindozo. La programaro konsistas je GIMP, Firefox kaj aliaj.
- Storm, parto de la Launchpad-a kodbazo.
- Upstart, anstataŭo por la "init" daemon.
Eventoj apogataj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.