CAPS
From Wikipedia, the free encyclopedia
La centroj por psiko-socia prizorgado (portugale Centros de Atenção Psicossocial - mallonge CAPS) estas brazilaj institucioj kiuj celas la anstataŭigon de la psikiatriaj hospitaloj - antikvaj grandaj frenezulejoj - kaj ĝiajn metodojn por pritrakti la psikiatriajn malsanojn.
CAPS, starigitaj per la ordono Nº 224 - 29 de januaro de 1992, estas centroj oferantaj zorgojn trovatajn inter la ambulatoria reĝimo kaj la enhospitala interniĝado, en unu aŭ du vicoj de kvar horoj, de plurprofesiaj skipoj, konsistigante ankaŭ enirpordon por la asistanta-reto por la agadoj rilataj al menso-sano.