Cardeñosa de Volpejera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cardeñosa de Volpejera [kardeNJOsa debolpeĤEra] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Cardeñosa de Volpejera estas komprenebla etimologie kiel Kardejo de Vulpejo. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono nigra vulpo ĉe verda kardo. Notinde en la vorto Volpejera aperas la latina radiko kiu venis al la esperantlingva vorto "vulpo", dum en la hispana tiu apenaŭ jam estas uzata anstataŭata de la vorto "zorro".
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Cardeñosa de Volpejera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34309 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 14′ N, 4° 42′ U (mapo)42.231944444444-4.7016666666667 [+] | ||
Alto | 821 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cardeñosa de Volpejera [+] | |||
Fermi