cover image

Centra Ameriko

la parto de Ameriko inter Meksiko kaj Kolombio, bordanta Kariban Maron kaj Pacifikon, konsistanta el sep landoj: Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Salvadoro / From Wikipedia, the free encyclopedia

Centra Ameriko estas longa istmo, kiu kuras de Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko.

Quick facts: Centra Ameriko...
Centra Ameriko

Central_America_%28orthographic_projection%29.svg
Mapo de Centra Ameriko.
Areo 522 760 km²
Loĝantoj centramerikanoj
Landoj Flago-de-Belizo.svg Belizo
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo
Flag_of_Honduras.svg Honduro
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo
Flag_of_Panama.svg Panamo
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko (parte)
Dependaj teritorioj borde Departemento Sankta Andreo kaj Providenco (apartenanta al
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio)
Ĉefaj lingvoj
Horzonoj Belizo Kostariko Salvadoro Gvatemalo Honduro Nikaragvo UTC-6
Panamo Kolombio UTC-5
Plej grandaj urboj laŭ metropola areo[1][2]
Gvatemalo Gvatemalurbo
Salvadoro San-Salvadoro
Honduro Tegucigalpo
Nikaragvo Managvo
Panamo Panamurbo
Kostariko San-Joseo
Honduro San Pedro Sula
Gvatemaoa Kobano
Gvatemalo Ketzaltenango
Information_icon.svg
vdr
Close

Diversaj difinoj de "Centra Ameriko" ekzistas. En politika geografio, ĝia plej malvasta senco celas la kvin landojn, kiuj apartenis al la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj sendependiĝis de Hispanio en la 15-a de septembro de 1821: Gvatemalo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, kaj Kostariko. Kutime, ĝi ankaŭ inkludas Panamon kaj Belizon. Por natura geografio, pli konvenas fiksi la limojn de Centra Ameriko pli vaste, ĉe la Tevantepeka Terkolo en Meksiko kaj la Rivero Atrato en Kolombio. Domingo, kvankam ĝi nek nature nek historie estas parto de Centra Ameriko, nuntempe partoprenas en strukturoj kiel la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko kaj la Traktato pri Libera Komerco inter Usono, Centra Ameriko, kaj Domingo (CAFTA).