From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centraziaj Montaroj estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de Naturprotekto Internacie. Ĝi kovras plurajn montarajn kaj altmontarajn ekoregionojn de Centra Azio, inkluzive de tiuj de Pamiro kaj Tjanŝano, kaj etendiĝas tra partoj de Afganujo, Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, kaj Uzbekujo.
Sude de la nordaj centraziaj malaltaĵoj troviĝas granda zono de montaroj kaj altebenaĵoj. Pamira Altebenaĵo konstituas montarajn ĉenojn irante en plurajn direktojn. La montoĉenoj de Himalajo, Karakorumo kaj Kunlun iras orienten. Tibeta Altebenaĵo, enŝlosata de Himalajo kaj Kunlun, estas la plej vasta kaj la plej alta altebenaĵo en la mondo. Ĉomolungmo (aŭ Everesto) en Himalajo estas la plej alta pinto en la mondo. La vasta malvarmeta dezerto de Gobio troviĝas en tiu ĉi regiono.
La riĉaĵejo ampleksas plurajn biotopajn tipojn, inkluzive de montaraj herbejoj kaj arbustaroj, mezvarmaj koniferarbaroj, kaj altmontara tundro.
La ekoregionoj en la riĉaĵejo inkludas :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.