politika partio en la franclingva kaj germanlingva partoj de Belgio. From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centro Demokrata Humanista – france centre démocrate Humaniste (cdH) – estas politika partio en la franclingva parto de Belgio. En la germanlingva parto de Belgio ĝi havas la nomon Christlich Soziale Partei (CSP, "kristane socia partio"). De la jaro 1972 ĝis la jaro 2002 la partio ankaŭ franclingve havis tiun nomon, do Parti Social Chrétien (PSC).
Kiel eksa registara partio de Belgio ĝi apartenas al la plej grandaj franclingvaj partioj de la lando. Pro la tendenco de multaj belgoj distanciĝi de la kristanismo kaj ankaŭ pro la distanciĝo de multaj belgaj burĝoj de la konservativismo, la partio dum la lastaj dek jaroj perdis multajn voĉojn en balotoj. La flandra partnera partio, kun simila politika programo, estas la grupiĝo Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V). Ekde majo 2022 la partio uzas novan nomon Les Engagés ("la engaĝitaj"), sed krome estas la sama partio kiel antaŭe, nur varbanta sub nova nomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.